Novaĵoj (Majo 15)

(GMT+08:00) 2018-05-15 16:43:57     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15-a de majo, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio kaj Trinidado kaj Tobago promesas antaŭenigi pragmatan kunlaboron; Usono malfermis ambasadorejon en Jerusalemo meze de letalaj konfliktoj en Gazao. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde renkontiĝis kun ĉefministro Keith Rowley de Trinidado kaj Tobago, kaj ili konsentis grandigi kunlaboron en infrastrukturo, financo kaj aliaj kampoj.

Li diris, ke Trinidado kaj Tobago estis inter la unuaj karibaj landoj, kiuj establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. La ĉina registaro donas gravecon al siaj rilatoj kun Trinidado kaj Tobago, kaj Ĉinio volas labori kun Trinidado kaj Tobago por firmigi politikan fidon, profundigi pragmatan kunlaboron kaj plifortigi kunordigon en internaciaj kaj regionaj aferoj por levi la duflankajn rilatojn al nova alto. Trinidado kaj Tobago estas la plej granda komerca partnero de Ĉinio en la anglalingva kariba regiono, kaj la du landoj estas ege komplementaj ekonomie kaj havas vastajn kunlaborajn perspektivojn. Li diris, ke Ĉinio volas ligi la iniciaton Zono kaj Vojo kun la evoluigaj strategioj de Trinidado kaj Tobago por plibonigi kunlaboron en la kampoj de infrastrukturo, energio, financo kaj agrikulturo. Ĉinio instigas siajn kompaniojn investi en Trinidado kaj Tobago laŭ merkataj principoj kaj komercaj reguloj. Ĉinio volas daŭrigi subtenon al Trinidado kaj Tobago laŭ sia kapablo, kaj helpi la landon evoluigi sian ekonomion kaj plibonigi la bonstaton de la popolo.

Rowley diris, ke ambaŭ landoj subtenas bonan tendencon de disvolviĝo de post la starigo de duflankaj rilatoj. Trinidado kaj Tobago firme persistas en la politiko de unu Ĉinio kaj volas firmigi la politikan fundamenton de duflankaj rilatoj kaj plibonigi pragmatan kunlaboron por realigi komunan disvolviĝon. Li dankis Ĉinion por ĝia subteno al lia lando dum la pasintaj jaroj.

Wang Zhigang, ĉina ministro pri scienco kaj tekniko, speciala sendito de prezidanto Xi Jinping, renkontiĝis kun sieraleona prezidento Julius Maada Bio en la ĉefurbo Fritaŭno.

Wang transdiris al Bio sinceran gratulon kaj bondeziron de Xi kaj transdonis al li la leteron de Xi, kiu invitas lin ĉeesti la Pekinan Pintkunvenon de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro. Wang diris, ke Ĉinio kaj Sieraleono estas bonaj amikoj kaj fratoj, kiuj dividas feliĉon kaj malfeliĉon. En la pasintaj 47 jaroj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj, la du flankoj ĉiam egale traktis unu la alian kaj subtenis sin reciproke, batalis ŝultro ĉe ŝultro kontraŭ la malsano Ebola, kaj longtempe kunlaboris en la paca rekonstruado de Sieraleono. Wang aldonis, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al rilatoj kun Sieraleono kaj volas striktigi kunlaboron kun la nova sieraleona registaro gvidata de Bio kaj antaŭenigi senĉesan disvolvadon de la ĉina-sieraleona ampleksa strategia partnereco de kunlaboro.

Bio esprimis dankon al Xi pro la altranga speciala sendito al ceremonio de lia enoficiĝo kaj petis Wang transdiri liajn sincerajn salutojn kaj tre altan respekton al Xi. Li tre ĝojis akcepti la inviton de Xi kaj diris, ke li atendas ĉeesti la Pekinan Pintkunvenon en tiu ĉi jaro.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris lunde, ke Ĉinio aprezas la usonan sintenon al la ĉina kompanio ZTE, fabrikanto de telekomunikaj ekipaĵoj.

Usona prezidento Donald Trump diris dimanĉe en la socia komunikilo Twitter, ke li kaj ĉina prezidanto Xi Jinping klopodas kune por doni al ZTE vojon rapide reveni al negoco, kaj la usona Komerca Departemento estas instrukciita al laboro pri la demando.

En respondo, Lu diris, ke Ĉinio subtenas striktan komunikadon kun Usono pri specifaj detaloj kaj demandoj, pri kiuj zorgas la usona flanko.

Pli frue en tiu tago, Lu anoncis, ke speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj vicĉefministro Liu He vizitos Usonon de la 15a ĝis la 19 de majo por konsiliĝo pri ekonomiaj kaj komercaj demandoj.

Liu, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la ĉina flanko pri ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo, faros la viziton laŭ la invito de la usona registaro.

Oficialaj donitaĵoj montris marde, ke la industria produkto de Ĉinio en aprilo grandiĝis per 7%, pli multe ol la kresko de 6% en la antaŭa monato. La kresko estis pli alta ol merkataj atendoj de ĉirkaŭ 6,4% por la periodo.

La Nacia Buroo de Statistiko diris en deklaro, ke en la unuaj kvar monatoj, la industria produkto kreskis per 6,9%, pli rapide je 0,1% ol la kresko en la unua trimestro.

Analizo de la donitaĵoj montris, ke daŭre boniĝis la industria strukturo, ĉar la produkto en altteknologiaj industrioj kaj la sektoro de ekipaĵa fabrikado kreskis per 11,8% kaj 10,3% respektive en la lasta monato.

Ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres lunde laŭdis la planitan fermon de nuklea provejo en la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kiel gravan paŝon por starigo de konfido.

Guterres diris en deklaro dum sia restado en Vieno por konferenco de UN, "Mi volas bonvenigi tion kaj diri, ke la neinversigebla fermo de la nuklea provejo estos grava konfidstariga rimedo, kiu kontribuos al pluaj klopodoj por daŭrigebla paco kaj kontrolebla sennukleigo de la Korea Duoninsulo."

La KDPR anoncis sian decidon en la semajnfino por malkonstrui la subteran nuklean provejon Punggye-ri.

Lunde posttagmeze israelaj kaj usonaj oficialuloj kolektiĝis en Jerusalemo por la malferma ceremonio de la nova usona ambasadorejo meze de letalaj konfliktoj en Gazao.

Usona prezidento Donald Trump diris en sia videomesaĝo, ke estis longa tempo por la translokiĝo de la ambasadorejo el Tel-Avivo al Jerusalemo, kaj la Blanka Domo ankoraŭ serĉas pacan interkonsenton inter Israelo kaj la palestinanoj.

La ceremonion ĉeestis kelkcent oficialuloj, inkluzive de israela ĉefministro Benjamin Netanyahu, Ivanka, la filino de Trump, lia altranga konsilanto kaj bofilo Jared Kushner, kaj usona sekretario pri financo Steven Mnuchin.

Centoj da policanoj estis deplojitaj ĉirkaŭ la ambasadreja konstruaĵo kaj tra la tuta urbo, kaj multaj stratoj estis fermitaj por sekurigi la okazaĵon.

Samtempe en Gazao, almenaŭ 41 palestinanoj estis mortpafitaj de la israela flanko dum konfliktoj apud la barilo apartiganta la sieĝitan palestinan enklavon kaj Israelon. La palestina ministerio pri sano diris, ke kelkcent pliaj estis vunditaj.

La Palestina Nacia Aŭtoritato, Irano, Turkio, Egiptio kaj internaciaj grupoj pri homaj rajtoj kondamnis Israelon pri vasta pafado al plejparte senarmaj protestantoj. La Sekureca Konsilio de UN kunvokos urĝan kunvenon marde por diskuti pri la mortigo, laŭ la peto de Kuvajto.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin