Usono malfermis ambasadorejon en Jerusalemo meze de letalaj konfliktoj en Gazao

(GMT+08:00) 2018-05-15 14:13:15     Redaktoro:Yu

Lunde posttagmeze israelaj kaj usonaj oficialuloj kolektiĝis en Jerusalemo por la malferma ceremonio de la nova usona ambasadorejo meze de letalaj konfliktoj en Gazao.

Usona prezidento Donald Trump diris en sia videomesaĝo, ke estis longa tempo por la translokiĝo de la ambasadorejo el Tel-Avivo al Jerusalemo, kaj la Blanka Domo ankoraŭ serĉas pacan interkonsenton inter Israelo kaj la palestinanoj.

La ceremonion ĉeestis kelkcent oficialuloj, inkluzive de israela ĉefministro Benjamin Netanyahu, Ivanka, la filino de Trump, lia altranga konsilanto kaj bofilo Jared Kushner, kaj usona ministro pri financo Steven Mnuchin.

Centoj da policanoj estis deplojitaj ĉirkaŭ la ambasadreja konstruaĵo kaj tra la tuta urbo, kaj multaj stratoj estis fermitaj por sekurigi la okazaĵon.

Samtempe en Gazao, almenaŭ 41 palestinanoj estis mortpafitaj de la israela flanko dum konfliktoj apud la barilo apartiganta la sieĝitan palestinan enklavon kaj Israelon. La palestina ministerio pri sano diris, ke kelkcent pliaj estis vunditaj.

La Palestina Nacia Aŭtoritato, Irano, Turkio, Egiptio kaj internaciaj grupoj pri homaj rajtoj kondamnis Israelon pri vasta pafado al plejparte senarmaj protestantoj. La Sekureca Konsilio de la UN kunvokos urĝan kunvenon marde por diskuti pri la mortigo, laŭ la peto de Kuvajto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin