Ĉinio substrekas centralizitan kaj unuigitan gvidadon de Centra Komitato de KPĈ super eksterlandaj aferoj

(GMT+08:00) 2018-05-15 20:34:06     Redaktoro:Yu

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), marde vokis plifortigi la centralizitan kaj unuigitan gvidadon de la Centra Komitato de la KPĈ super eksterlandaj aferoj kaj malfermi novajn perspektivojn de grandlanda diplomatio kun ĉinaj trajtoj .

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto, prezidanto de la Centra Milita Komisiono kaj estro de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj sub la Centra Komitato de la KPĈ, faris la rimarkojn, kiam li prezidis la unuan kunvenon de la komisiono.

La kunvenon ĉeestis ankaŭ ĉefministro Li Keqiang, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj vicestro de la komisiono, kaj vicprezidanto Wang Qishan, ankaŭ membro de la komisiono.

Ankaŭ Wang Huning, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj vicĉefministro Han Zheng, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉeestis la kunvenon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin