Ĉina prezidanto renkontiĝis kun prezidanto de Boao-Forumo por Azio

(GMT+08:00) 2018-05-16 13:13:07     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde renkontiĝis kun prezidanto de Boao-Forumo por Azio Ban Ki-moon, esperante, ke la forumo liveros novajn metodojn por solvi disvolvajn demandojn kaj plibonigi ekonomian administradon.

Kiel la gastiganto-lando, Ĉinio subtenas la laboron de la Direkcio de Boao-Forumo por Azio, kaj apogas la forumon daŭre pliigi sian influon. Xi diris, ke Boao-Forumo por Azio, establita komence de ĉi tiu jarcento, reflektas la aspiron de aziaj landoj serĉi forton per unuiĝo, kune renkonti defiojn kaj pliigi la influon de Azio. La misio kaj celo de la forumo estas akceli ekonomian integriĝon en Azio kaj plibonigi interŝanĝojn kaj kunlaboron inter regionaj landoj kaj la mondo, por realigi reciprokajn profitojn kaj kungajnajn rezultojn. La starigo kaj disvolvado de la forumo koincidis kun la procezo de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio. Li esperis, ke la forumo antaŭeniros kun la epoko, fokusiĝos pri Azio kaj novmerkataj ekonomioj, kaj donos atenton al gravaj disvolvaj demandoj de la mondo.

Ban dankis la ĉinan registaron pro ĝia subteno por la forumo. Li diris, ke sub la nuna situacio, la forumo devas elsendi klarajn mesaĝojn subtenantajn tutmondiĝon kaj liberan komercon. Ban proponis akceli la malfermon kaj novigadon de Azio per la helpo de la iniciato Zono kaj Vojo por realigi pli bonan disvolviĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin