Ĝenerala striko ekis en Cisjordanio kaj Gazao post morto de 59 palestinaj protestantoj

(GMT+08:00) 2018-05-16 13:18:34     Redaktoro:Yu

Marde en Cisjordanio kaj Gazao komenciĝis ĝenerala striko, post kiam almenaŭ 59 palestinanoj estis mortigitaj de la israela armeo lunde dum amaskunveno.

La striko komenciĝis, kiam la palestinanoj memorfestis la 70an datrevenon de la Tago de Katastrofo. Du trionoj de la palestinanoj devigite forlasis siajn hejmojn en la milito de 1948.

La striko paralizis ĉiujn publikajn kaj privatajn instituciojn, inkluzive de lernejoj kaj financaj institucioj, responde al la lunda alvoko de palestina prezidento Mahmoud Abbas.

La saman tagon Palestino komencis ankaŭ tritagan tutlandan funebron pri la mortigitaj protestantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin