Xi sendis kondolencojn al indonezia prezidento pro teroristaj atakoj en Orient-Javo

(GMT+08:00) 2018-05-17 11:59:51     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis kondolencojn al indonezia prezidento Joko Widodo pro la lastatempaj letalaj teroristaj atakoj en la provinco Orient-Javo.

Xi diris, ke li estis skuita, informiĝinte pri la teroristaj atakoj lunde en la urbo Surabaya, provinca ĉefurbo de Orient-Javo, kiuj mortigis almenaŭ 12 civilulojn kaj vundis dekojn da aliaj.

En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, kaj ankaŭ en sia nomo, Xi esprimis profundajn kondolencojn pro tiuj senkulpaj viktimoj, kiuj mortis en atakoj. Li esprimis ankaŭ siajn sincerajn simpatiojn al la vunditoj kaj familioj de la viktimoj.

Xi akcentis, ke terorismo estas la komuna malamiko de la homaro, kaj Ĉinio forte oponas ĉiujn formojn de terorismo. Ĉinio volas labori kun la internacia komunumo, inkluzive de Indonezio, por kune batali kontraŭ terorismo kaj protekti pacon kaj stabilecon en la regiono kaj la tuta mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin