Ĉina delegito vokas Sekurecan Konsilion de UN unuiĝi por akceli politikan procezon de Sirio

(GMT+08:00) 2018-05-17 14:16:29     Redaktoro:Yu

Ĉina delegito merkrede vokis la Sekurecan Konsilion de la UN unuiĝi por antaŭenigi la politikan procezon de Sirio, akcentante, ke Ĉinio volas klopodi kune kun la internacia komunumo kaj ludi pozitivan kaj konstrueman rolon en traktado de la siria demando.

Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la alvokon en publika kunveno de la Sekureca Konsilio pri la politika procezo de Sirio. Ma diris, ke lastatempe ĉiuj rilataj partioj de la internacia komunumo faris senlacajn klopodojn por revenigi la sirian demandon al politika traktado. Ĉinio bonvenigas la novan astanan dialogon kaj la komunan deklaron publikigitan en la kunveno kaj aprezas la klopodojn de Rusio, Kazaĥio, Turkio kaj Irano. Li aldonis, ke Ĉinio esperas, ke la dialogo ludos plu sian pozitivan rolon por daŭrigi militpaŭzon en Sirio kaj antaŭenigi la ĝenevan intertraktadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin