Reta interreago komencita por diskonigo de ŜKO

(GMT+08:00) 2018-05-17 21:20:44     Redaktoro:Yu

En la 17a de majo oficiale komenciĝis grandskala reta interreago, kiun organizis Ĉina Radio Internacia de Ĉina Komunikila Grupo por saluti la 18an Kunvenon de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), kiu okazos en la ĉina marborda urbo Qingdao en la unu tagdeko de junio.

Por la reta interreago, kiu prenas la kernan konotacion de la ŝanhaja spirito "reciproka profito, egaleco kaj komuna disvolvado" kiel la ĉefan enhavon, estis speciale dezajnita facile lernebla signolingvo esprimanta "ŝaton", kaj originale komponita muziko. Politikistoj, sportaj kaj artaj steluloj kaj ordinaraj homoj el la membroŝtatoj de la ŜKO estas invititaj registri videaĵojn longajn je maksimume 15 sekundoj, esprimante ŝaton al la ŜKO.

La organizanto celas per tiu ĉi aranĝo diskonigi kaj vastigi la ŝanhajan spiriton, grandigi la civilan influon de la organizo, faciligi la interreagon kaj akceli la amikecon inter popoloj de la membroŝtatoj de la organizo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin