Ĉinio laŭdas lastatempajn agojn de KDPR kaj vokas por pozitiva reago

(GMT+08:00) 2018-05-18 12:03:23     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke la lastatempaj klopodoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) devas esti stimulataj, bonvenigataj kaj subtenataj de la internacia komunumo.

Proparolanto Lu Kang diris en gazetara konferenco, ke la KDPR faris serion da klopodoj, inkluzive de la anonco pri haltigo de nukleaj provoj kaj la malkonstruo de ĝia norda nuklea provejo. La klopodoj reflektas la volon de la KDPR pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj starigo de reciproka fido kun rilataj partioj, kaj ankaŭ ĝian sincerecon por antaŭenigo de politika traktado de la demando de la Korea Duoninsulo.

Lu diris, ke la klopodoj de la KDPR devas esti aklamataj kaj meritas la kuraĝigon, bonvenigon kaj subtenon de la internacia komunumo. Li vokis rilatajn partiojn renkonti unu alian duonvoje.

Amaskomunikilo raportis, ke usona respublika senatano Rand Paul diris, ke la KDPR faris koncedojn, ĉar la lando ĵus liberigis tri usonajn prizonigitojn kaj anoncis, ke ĝi haltigos nukleajn provojn, sed la KDPR ne vidis iometon sur la alia flanko de Usono. Li aldonis, ke li kredas, ke la intertraktado inter la du landoj ankoraŭ okazos.

Responde al rilata demando, Lu diris, ke li esperas, ke ĉi tiu sinteno de reciproka kompreno kaj empatio vekos atenton. Ĉinio ĉiam rekomendas, ke ĉiuj rilataj partioj devas antaŭenigi politikan traktadon de la demando de la Korea Duoninsulo per dialogo kaj konsiliĝo, kaj plene konsideri la zorgojn de ĉiuj, inkluzive de la legitimaj sekurecaj zorgoj de la KDPR.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin