Membroj de ŜKO promesis intensigi kunlaboron en antidrogaĉa batalo

(GMT+08:00) 2018-05-18 12:59:36     Redaktoro:Yu

Antidrogaĉaj aŭtoritatoj de membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) ĵaŭde promesis intensigi kunlaboron, ĉar produktado kaj kontrabando de drogaĉoj disvastiĝis tra la mondo.

La promeso estis farita en konferenco de antidrogaĉaj estroj el membroŝtatoj de la ŜKO. Ili akordiĝis pri kelkaj demandoj, inkluzive de plifortigo de interŝanĝoj pri rilataj informoj kaj subteno al la internacia sistemo pri regado de drogaĉoj, kaj konsentis prezenti projekton pri malhelpo de misuzo de narkotaĵoj kaj psikotropaj substancoj al la Pintkunveno de la ŜKO por aprobo. La oficialuloj promesis protekti la aŭtoritaton de antidrogaĉaj konvencioj kaj oponi la leĝigon de drogaĉoj.

Liu Yuejin, vicprezidanto de la ĉina Nacia Komisiono pri Regado de Narkotaĵoj, diris, ke li esperas, ke la membroŝtatoj de la organizo firmigos atingojn de kunlaboro en regado de drogaĉoj kaj kontribui al konstruado de komunumo kun la komuna estonteco pri antidrogaĉa batalo kaj komunaj interesoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin