Arabaj landoj urĝas komenci internacian enketon pri perforto en Gazao

(GMT+08:00) 2018-05-18 13:49:01     Redaktoro:Yu

La Araba Ligo okazigis urĝan kunvenon ĵaŭde en sia stabejo en Kairo por diskuti pri disvolviĝo de la situacio inter Palestino kaj Israelo. La arabaj landoj urĝis komenci internacian enketon pri la krimoj faritaj de Israelo en la lastatempa perforta konflikto en Gazao.

Ĝenerala sekretario de la Araba Ligo, Ahmad Abdoul Gheit, poste anoncis en gazetara konferenco, ke la Araba Ligo petos la Sekurecan Konsilion de la UN formi komisionon de enketo pri la israelaj krimoj, kaj reprezentanto de la Araba Ligo prezentos peticion al la Sekureca Konsilio.

Gheit ankaŭ menciis, ke la Homrajta Konsilio de la UN okazigos specialan kunvenon vendrede en Ĝenevo, kaj ke tiu ĉi institucio rajtas konduki enketon pri la sanga okazaĵo en Gazao.

Lunde posttagmeze israelaj kaj usonaj oficialuloj kolektiĝis en Jerusalemo por la malferma ceremonio de la nova usona ambasadorejo meze de letalaj konfliktoj en Gazao. Pli ol 60 palestinaj protestantoj estis mortigitaj kaj miloj da aliaj vunditaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin