Oficialulo de UN alvokas por urĝa helpo al Gazao

(GMT+08:00) 2018-05-18 14:23:00     Redaktoro:Yu

La humanitara kunordiganto de la UN por la okupata palestina teritorio ĵaŭde alvokis liveri urĝan helpon por kontentigi la humanitarajn bezonojn de viktimoj de perforto en Gazao.

Jamie McGoldrick diris en deklaro, ke la situacio en Gazao estas ruiniga kaj la krizo ankoraŭ ne finiĝis. Li aludis la kelksemajnajn konfliktojn inter palestinanoj kaj la sekurectrupoj de Israelo proksime al la landlima barilo apud Gazao. Li diris, ke por ĉiu persono mortigita aŭ vundita en ĉi tiu semajno kaj antaŭe, estas influitaj familio kaj reto de amikoj. Por multaj, precipe tiuj, kiuj perdis karulon, kiuj nun suferos kontinuan invalidecon aŭ kiuj bezonos intensan rehabiliton, la influo de la lastatempa perforto sentiĝos dum monatoj kaj jaroj.

Li rimarkigis, ke la plano pri humanitara reago en 2018, kiu postulas 400 milionojn da usonaj dolaroj en helpo al Gazao, estas grave subfinancita, kaj nur 16% de la sumo estis akiritaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin