Xi Jinping kaj lia patrino

(GMT+08:00) 2018-05-18 20:47:36     Redaktoro:Yu

Xi Jinping iris al la severa kamparo de la provinco Shaanxi en 1962, kiam lia patro estis politike mistraktita kaj lia patrino Qi Xin estis sendita al agrokulturejo en la provinco Henan por laboro. En la fora loko, Qi faris por Xi ŝtofan sakon kun tri broditaj ideogramoj signifantaj "Koro de Panjo". Qi Xin ofte skribis al Xi Jinping, kiam li laboris ekster Pekino, instigante lin esti strikta kontraŭ si mem. En familiaj renkontiĝoj ŝi ofte admonis siajn aliajn infanojn, ke ili ne partoprenu en komercaj aferoj en regionoj, kiuj estis sub la estrado de Xi Jinping. Pro la influo de siaj gepatroj, kie ajn li liboras, Xi Jinping avertas siajn amikojn kaj parencojn ne serĉi personajn gajnojn per uzo de lia unika pozicio. Qi Xin faris telefonvokon al tiama estro de Fujian-provinco Xi Jinping, ĉar li ne povis rekuniĝi kun siaj gepatroj en Pekino por la ferioj de la Printempa Festo en 2001. Qi diris al Xi, ke lia asidua laboro estas la plej bona esprimo de fila pieco kaj la plej granda respondeco pri la familio. Dum la lastaj ses Printempaj Festoj de post sia enoficiĝo kiel ĉina prezidanto, Xi Jinping vizitis ĉiujn malproksimajn kaj malriĉajn regionojn, kiuj estas loĝataj de etnaj minoritatoj aŭ konataj kiel revoluciaj bazoj. La foto montras lian viziton al la hejmo de malriĉa familio en Liangshan-a Jia Aŭtonoma Prefektujo de Sichuan-provinco en la antaŭa tago de la Printempa Festo de 2018.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin