Estas raporto, ke Irano, Ĉinio, Rusio, Francio, Germanio kaj Britio okazigos al si en la 25a de majo la kunvenon de la Komuna Komitato de Kompleksa Interkonsento pri la Irana Nuklea Problemo.
Por tio Lu Kang diris: "Kiel kunordiganto pri plenumado de la interkonsento, Eŭropa Unio nun akordiĝas kun Irano, Ĉinio, Rusio, Francio, Germanio kaj Britio, por okazigi tiun kunvenon de la komitato, en kiu oni diskutos kiel plenumi la interkonsenton. Kaj Ĉinio daŭre strebas al la konservo kaj plenumo de la interkonsento."