La 22an de majo, kiam Lu Kang estis demandita pri la kompanio ZTE, li respondis, ke Usono ĉi-rilate sendos altrangan delegacion al Ĉinio por fari konkretan interkonsiliĝon.
En tiutaga gazetara konferenco Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris:
"Ĉinio kaj Usono jam venis en komunan ideon, kaj ili interkonsiliĝos kiel efektivigi la detalojn. Usono ĉi-rilate sendos altrangan delegacion al Ĉinio por fari konkretan interkonsiliĝon."