Vicĉefministro: Ĉina-usonaj ekonomiaj kaj komercaj konsentoj plenumas interesojn de popoloj

(GMT+08:00) 2018-05-22 11:57:45     Redaktoro:Yu

Ĉina vicĉefministro Liu He diris lunde, ke la konsentoj atingitaj dum ekonomia kaj komerca konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono plenumas la interesojn de la popoloj de la du landoj kaj la tuta mondo.

Liu, ĵus reveninta el Usono, diris, ke Ĉinio kaj Usono okazigis pozitivan, pragmatan kaj fruktodonan intertraktadon kun atingitaj gravaj konsentoj. La vicĉefministro faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun iuj ĉeestantoj de la kvara forumo de ĉinaj provincestroj kaj usonaj ŝtatestroj. Liu esprimis la esperon, ke la du flankoj prenos la forumon kiel oportunon por plu akceli ĉiuflankan pragmatan kunlaboron sur la loka nivelo kaj antaŭenigi stabilan kaj sanan disvolvadon de duflankaj rilatoj.

Bill Walker, ŝtatestro de Alasko kaj John Sanchez, vicŝtatestro de Nov-Meksiko, estis inter partoprenantoj de la forumo. Ili diris al Liu, ke la tuta mondo celebras la konsentojn inter Ĉinio kaj Usono pri ekonomiaj kaj komercaj demandoj. Ili promesis plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de komerco, investado, verda evoluigo kaj interpopolaj interŝanĝoj sur la loka nivelo, por fari pozitivan kontribuon al duflankaj rilatoj.

La saman tagon, ankaŭ proparolanto de la Ministrio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke Ĉinio atendas neniun plian inversigon en komercaj kaj ekonomiaj rilatoj kun Usono. Lu diris, ke se la registaroj de la du landoj atingos bonan interkonsenton kaj rezultojn akcepteblajn por ambaŭ, ili devas sekvi la interkonsenton. Li aldonis, ke surbaze de la spertoj de la pasintaj 40 jaroj, la fundamenta kialo, kial la du landoj povis trakti disputojn, estis, ke la rilatoj konformiĝas al la interesoj de ambaŭ landoj kaj iliaj popoloj.

La proparolanto diris, ke Ĉinio esperas, ke la ĉina-usonaj komercaj kaj ekonomiaj rilatoj, kiuj estas nature reciproke profitaj kaj kungajnaj, ludos pli efikan rolon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin