Xi bonvenigis la 11an viziton de Merkel al Ĉinio kaj admiris gravecon atribuitan de Merkel al la duflankaj rilatoj. Xi diris, ke Ĉinio kaj Germanio starigis ampleksan strategian partnerecon en 2014, kaj de tiam, la dulandaj rilatoj disvolviĝis rapide, kaj la vasteco kaj profundeco de la kunlaboro atingis senprecedencan nivelon. Ĉinio volas klopodi kune kun Germanio por puŝi la duflankajn rilatojn al nova alto.