Irano avertis Usonon pri gravaj sekvoj de agreso

(GMT+08:00) 2018-05-25 13:39:15     Redaktoro:Yu

La irana novaĵ-agentejo raportis ĵaŭde, ke la irana Islama Revolucia Gvardio tiutage publikigis deklaron, avertante Usonon, ke ĝi alfrontos gravajn sekvojn, se ĝi prenos iun ajn agresan agon kontraŭ Irano.

La irana plej alta gvidanto Ayatollah Sayyed Ali Khamenei diris antaŭe, ke lia lando devas fortigi sian defendan kapablon por rebati senbridan intervenon de malamikoj en la iranan misilan planon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin