Trump nuligis planitan singapuran renkontiĝon kun Kim

(GMT+08:00) 2018-05-25 14:36:55     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump sendis leteron al la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko, Kim Jong Un, dirante, ke ne okazos lia planita renkontiĝo kun Kim en Singapuro en la 12a de junio.

En la letero publikigita de la Blanka Domo, Trump diris, ke kvankam li tre atendas esti en Singapuro kun Kim, tamen estas nekonvene en ĉi tiu tempo havi ĉi tiun renkontiĝon bazitan sur la terura kolero kaj publika malamikeco montritaj en la freŝaj deklaroj de la KDPR.

Trump diris, "Tial, bonvolu lasi ĉi tiun leteron informi vin, ke la singapura pintkunveno estas nuligita, kio estas profita al ambaŭ partioj, sed malutila al la mondo." Tamen, li aldonis, ke li ankoraŭ multe atendas renkontiĝon kun Kim en iun tagon.

Trump diris ankaŭ, "Mi sentis, ke mirinda dialogo estis starigita inter vi kaj mi, kaj finfine, grava estas nur tiu dialogo. "Ni tre dankas vin pro viaj tempo, pacienco kaj klopodo por niaj lastatempaj intertraktadoj kaj diskutoj rilate al la pintkunveno, kiun longtempe serĉis ambaŭ partioj."

Trump ankaŭ dankis la KDPR pro la liberigo de la tri usonaj prizonigitoj, rimarkante, ke tio estis bela gesto kaj tre alte taksita.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin