La unua tropika marpaŝtejo establis novan subtenpunkton de ekologia cirkulebla ekonomio

(GMT+08:00) 2018-05-25 09:36:38     Redaktoro:祃璟琳

 

La insulo Wuzhizhou, norde de Sanya, Hainan-provinco de suda Ĉinio estas malgranda insulo, kiu posedas riĉan sensalan akvon kaj abundajn plantojn ĉirkaŭ la insulo Hainan kaj estas konata turisma celloko. Estas nemulte konata de amaso da vojaĝantoj, ke en la maro area je pkresaŭ 1 000 muoj ĉirkaŭ la insulo Wuzhizhou estas la unua tropika marpaŝtejo de Ĉinio. La marpaŝtejo estas difinita marareo, kie estas laŭplane metitaj artefaritaj fiŝrifojn por krei spacon taŭgan por vivado de maraj organismoj. Oni uzas progresintajn rimedojn de akvokulturo, efektivigas regan kaj administran teknikon de fiŝoj, formas grandan artefaritan maran fiŝistejon per natura mara ekologian medion por multigi fiŝresurson kaj altigi efikon de planita fiŝkaptado. En la lastaj jaroj, kaŭze de klimatŝanĝiĝo, ekonomia ekspansio de ĉemaraj regionoj kaj aliaj kialoj, blankigo kaj morto de koraloj de la Suda Ĉina Maro, plue malpliiĝo de fiŝpakta produktkvanto kaj aliaj demandoj serioze influis lokan ekologian situacion, fiŝkaptadon kaj turismon. Subtenate de la departemento pri maro de Hainan-provinco, la Buroo pri Maro kaj Fiŝkaptado de Sanya kaj helpate de specialistoj de la Hainan Universitato,ekde la jaro 2011 la turisma zono de insulo Wuzhizhou de Sanya ekmetis la unuajn artefaritajn fiŝrifojn en la maro ĉirkaŭa, julie samjare oni metis 200 mil alvusojn en la artefarita fiŝrifa zono por kompletigi la resurson de fiŝoj de tiu marareo. Ĝis junio de la pasinta jaro la fiŝrifa zono de insulo Wuzhizhou havas 1418 cementajn rifojn kaj 21 boatajn rifojn kun la totala investo de preskaŭ 40 milionoj.

Post pli ol 6 jaroj, nun en la zono de artefaritaj fiŝrifoj de Wuzhizhou-Insulo formiĝis la mara biosfero kun koraloj, algoj, konkuloj kaj fiŝoj kaj fundamente funkciis la reboniga efekto de mara ekologio. Surface de tiuj artefaritaj rifoj vivas pli ol 120 tipoj de vivuloj, la kvanto de fiŝoj pliiĝis kvinoble ĝis dekoble kompare kun tio de la zono sen rifoj. Julie de 2017, la insulo Wuzhizhou komencis konstrui optikajn fibrojn kaj submaran superrigardan ekipaĵon en la marpaŝtejo por pli facile kontroli tiujn artefaritajn rifojn kaj analizi la ekologian ŝanĝiĝon.

Surbaze de ekologia renovigo, la insulo Wuzhizhou sin dediĉas ankaŭ al kunigo de marpaŝtejo kun produkta pliigo, profunda turismo, sicencteknika ekspluato kaj aliaj industrioj por krei cirkuleblan ekonomion. En la kuranta jaro, estos konstruata la submara ekologia parko surbaze de la marpaŝtejo kaj formiĝos nova maniero de "renovigo plus turismo". La marpaŝtejo jam paŝo-post-paŝe fariĝis nova bazloko de daŭripova disvolviĝo de cirkulebla ekologia ekonomio de la Suda Ĉina Maro kaj la nova subtenilo de "Mara Turisma Silkvojo".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin