Ĉina-Afrika Forumo de Junaj Gvidantoj fermiĝis en Shenzhen

(GMT+08:00) 2018-05-28 14:17:34     Redaktoro:Yu

Internacia forumo fokusiĝanta pri la rolo de junaj gvidantoj fermiĝis dimanĉe en la ĉina suda urbo Shenzhen.

La kvara Ĉina-Afrika Forumo de Junaj Gvidantoj okazis en Shenzhen de la provinco Guangdong. Pli ol 70 junaj politikaj reprezentantoj el proksimume 40 afrikaj landoj ĉeestis la dutagan kunvenon.

Song Tao, estro de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), vokis junulojn en Ĉinio kaj Afriko dediĉi sin al la disvolvado de siaj landoj kaj kontribui al amika kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko.

Partoprenantoj de la forumo faris proponojn pri faciligo de komunikado inter junulaj organizoj kaj plifortigo de ĉina-afrika kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin