Xi vokis konstrui Ĉinion en mondan sciencan kaj teknikan gvidanton

(GMT+08:00) 2018-05-28 18:47:20     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping lunde vokis fari klopodojn por konstrui Ĉinion en mondan gvidanton en scienco kaj tekniko.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris, ke kiam Ĉinio strebas por prospero kaj rejuniĝo, ĝi devas dediĉi grandan energion por antaŭenigi sciencon kaj teknikon, klopodante por esti grava monda centro de scienco kaj novigo.

Xi faris la rimarkojn en la inaŭguro de la 19a Kunveno de la Membroj de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj la 14a Kunveno de la Membroj de la Ĉina Akademio de Inĝenierio.

Xi diris, ke la cirkonstancoj, defioj kaj misioj estas urĝaj. Li vokis la sciencajn kaj teknikajn profesiulojn de la lando kapti la ĉefajn tendencojn kaj oportunojn, rekte alfronti problemojn kaj reagi al defioj. Xi diris, ke ili devas celi la fronton de scienco kaj tekniko, gvidi la evoluigon de scienco kaj tekniko, surŝultrigi la pezajn respondecojn donitajn de la historio, kaj esti pioniroj de novigo en la nova epoko.

Membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉeestantaj la kunvenon, estis ĉefministro Li Keqiang, Wang Huning, kiu estas membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj vicĉefministro Han Zheng.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin