Mogehrini: EU konservas iranan nuklean interkonsenton por sekurecaj interesoj anstataŭ ekonomiaj interesoj

(GMT+08:00) 2018-05-29 12:32:24     Redaktoro:Selena

Supera reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini lunde diris, ke la rimedoj de la EU por konservado de la irana nuklea interkonsento estas ekscititaj de sekurecaj interesoj anstataŭ ekonomiaj interesoj.

Ŝi faris la rimarkojn en gazetara konferenco post kunveno de ministroj de eksterlandaj aferoj de la EU. Parolante pri ekonomia promeso de la EU al Irano, ŝi diris, ke por ili, tio ne estas pri ekonomiaj interesoj, sed pri sekurecaj interesoj de la EU. Ŝi asertis, ke la sekureco de la regiono kaj la EU estos endanĝerigita sen la irana nuklea interkonsento.

En julio de 2015, Irano kaj ses grandaj landoj (Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio kaj Germanio) subskribis la Komunan Ampleksan Agadplanon. Laŭ la interkonsento, Irano promesis restrikti sian nuklean planon, kaj tiel ĝi ĝuas la rajton pace utiligi nuklean energion, dum la internacia komunumo nuligis sankciojn kontraŭ Irano. En la 8a de tiu ĉi monato, la usona registaro anoncis retiron el la historia interkonsento pri la nuklea demando de Irano kaj rekomencis sankciojn kontraŭ Irano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin