Vizito al "Vivobanko" en Shenzhen

(GMT+08:00) 2018-05-29 11:08:42     Redaktoro:Selena

Ĉina Nacia Genobanko, kies stabejo estas en la urbo Shenzhen, estas la kvara ŝtata genobanko en la mondo, post tiu en Usono, Japanio kaj EU. Ĝi estas la plej granda genobanko en la mondo. Depende de Huada-a Genoesplora Instituto, la genobanko stariĝis, funkcias kaj administras genetikajn resursojn, genajn donitaĵojn kaj heredajn informojn, kiuj estas propraj al ĉinoj.

La mistera genobanko fakte estas intime ligita al ni ĉiuj, same kiel nia "vivobanko". Ni rezervas genajn donitaĵojn, kvazaŭ ni nin fotus en diversaj stadioj. La diferenco estas, ke fotoj estas nur memoraĵoj, sed specimenoj metitaj en la vivobankon en diversaj periodoj estas junaj genoj, kiuj pli kaj pli utilas, precipe tiam, kiam ni maljuniĝas, kaj kiuj eĉ povas savi la vivon en la kriza momento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin