La 6a Seminario pri Ĉina Esperanto-instruado en mezaj kaj elementaj lernejoj

(GMT+08:00) 2018-05-29 08:57:19     Redaktoro:Ĝoja

Komuna foto post malfermo de la seminario

De la 18a ĝis la 20a de majo 2018 en la urbo Chenzhou de la Hunan-provinco, okazis la 6a Seminario pri Ĉina Esperanto-instruado en mezaj kaj elementaj lernejoj okazigita de ĉina sekcio de ILEI kaj Chenzhou-a Esperanto-Asocio sub la gvido de Ĉina Esperanto-Ligo.

Partoprenis en la seminario instruistoj el ok provincoj kaj lernantoj de mezaj kaj elementaj lernejoj de Chenzhou kaj Taiyuan. Ĝin ĉeestis ankaŭ du francaj esperantistoj vojaĝantaj en Ĉinio.

Jen la raporto sone kaj fote




Ekzempla leciono gvidata de instruisto el la Elementa Lernejo de Baiyangshu-strato en la urbo Taiyuan

S-ro Zhao Jianping, ĉefa parolisto de la E-redakcio de ĈRI faris mallongan kurson pri Esperanto al instruistoj en la urbo Chenzhou

Oratora konkurso por lernantoj

Diskuto pri la instruado kaj lernolibro por mezaj kaj elementaj lernejoj kaj pri fondiĝo de ĉina esperantista instruistaro (fotas Venki el El Popola Ĉinio)

Filmoprezentado "Teo kaj Amo" en la tetrinkejo Linglong

Ekskurso en monto Suxianling (fotas Venki el El Popola Ĉinio)

Prof. Gong Xiaofeng (Arko) faras prelegon al studentoj de la Instituto Xiangnan

Sinjorino Yu Jianchao faras prelegon pri Esperanto

Filmoprezentado "Teo kaj Amo" en la Instituto Xiangnan

Franca esperantisto Laurent Peuch respondas demandojn de studentoj

S-ro Zhao Jianping, ĉefa parolisto de la E-redakcio de ĈRI, respondas demandojn de studentoj de la Instituto Xiangnan


Zhao Wenqi (Venki) el El Popola Ĉinio konigas wechat-paĝon de El Popola Ĉinio

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin