Afgana prezidento petas internacian komunumon helpi lian landon

(GMT+08:00) 2018-05-29 14:01:15     Redaktoro:Yu

Afgana prezidento Ashraf Ghani lunde vokis la internacian komunumon doni atenton al la sekeco en Afganio kaj liveri humanitaran helpon al la suferantoj.

Li fariS la vokon en renkontiĝo kun reprezentantoj de internaciaj organizoj. Li diris, ke almenaŭ 16 el la 34 provincoj de la lando suferas la sekecon en malsamaj gradoj. La registaro jam asignis materialojn al regionoj trafitaj de la katastrofo, tamen tiuj materialoj ankoraŭ ne sufiĉas por mildigi la suferon de lokanoj.

Ghani dankis rilatajn internaciajn organizojn kaj almozdonajn instituciojn por iliaj helpoj al la afganaj suferantoj, kaj vokis ĉiujn flankojn labori kun la afgana registaro en humanitara agado por helpi la lokanojn venki malfacIlojn.

Laŭ raporto de la UN, la longedaŭra sekeco influas almenaŭ 2 milionojn da homoj, kaj pli ol 600 vilaĝoj en la norda landparto alfrontas mankon de akvo. La tuta lando bezonas humanitaran helpon de almenaŭ 115 milionoj da usonaj dolaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin