Ĉinio: Komerca ago de Usono malobeas duflankajn konsentojn

(GMT+08:00) 2018-05-30 14:00:52     Redaktoro:Yu

La ĉina Ministerio pri Komerco diris marde, ke la usona deklaro agas kontraŭ la konsentoj, kiujn ambaŭ flankoj antaŭe atingis en Vaŝingtono.

La ministerio diris, ke la taktika deklaro de la Blanka Domo estas neatendita kaj antaŭvidebla.

La ministerio diris en deklaro, ke malgraŭ iu ajn rimedo prenita de Usono, Ĉinio estas memfida kaj havas kapablon kaj sperton por protekti la interesojn de la ĉina popolo kaj la kernajn interesojn de la lando. Ĉinio urĝis Usonon agi konforme al la spirito de la lastatempa duflanka deklaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin