Ĉina kaj rusa armeoj okazigis 20an strategian konsiliĝon

(GMT+08:00) 2018-05-30 20:19:42     Redaktoro:Yu

La 20a strategia konsiliĝo inter ĉina kaj rusa armeoj okazis merkrede en Pekino. Vicestro de la komuna stabejo de la Centra Milita Komisiono de Ĉinio, Shao Yuanming, kaj vicĉestro de la ĝenerala stabejo de la rusa armeo, Sergey Rudskoy, kunprezidis la konsiliĝon.

La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri internaciaj kaj regionaj tiklaj demandoj kaj profundigo de milita kunlaboro inter ĉina kaj rusa armeoj en nova situacio kaj atingis vastan konsenton. Ambaŭ promesis firme efektivigi gravajn konsentojn atingitajn de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin, plialtigi la nivelon de duflanka kunlaboro kaj fari pozitivajn klopodojn por antaŭenigi strategian kunlaboron inter la du armeoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin