Ĉinio plu reduktos tarifojn sur importitaj ĉiutagaj konsumaĵoj

(GMT+08:00) 2018-05-31 12:04:43     Redaktoro:Yu

La Ŝtata Konsilio decidis merkrede en administra kunveno prezidata de ĉefministro Li Keqiang, ke Ĉinio plu reduktos tarifojn sur importitaj ĉiutagaj konsumaĵoj ekde la 1a de julio.

La averaĝa tarifo por vestoj, ŝuoj kaj ĉapeloj, kuiriloj kaj sportaj kaj korpokonstruaj ekipaĵoj estos reduktita de 15,9% ĝis 7,1 procentoj, kaj por hejmaj aparatoj, kiel ekzemple lavmaŝinoj kaj fridujoj, de 20,5% ĝis 8%.

Laŭ deklaro publikigita post la kunveno, la averaĝa tarifo por kulturitaj kaj kaptitaj akvaj produktoj kaj prilaboritaj manĝaĵoj, kiel ekzemple minerala akvo estos reduktita de 15,2% ĝis 6,9%. La averaĝa tarifo por detergantoj, kosmetikaĵoj, kiel ekzemple haŭtzorgaj kaj harzorgaj produktoj, kaj iuj medicinaj kaj sanzorgaj produktoj estos reduktita de 8,4% ĝis 2,9%.

La kabineto diris, ke la redukto de tarifoj helpas vastigi malfermon, kontentigi postuladojn de la popolo kaj plibonigi kvaliton kaj industrion.

La deklaro diris, ke Ĉinio lanĉos serion da rimedoj por krei pli justan, pli travideblan kaj pli facilan investmedion por eksterlandaj financaj kompanioj, inkluzive de malstreĉado de merkata aliro, faciligo de investo kaj pli bona protekto de leĝaj interesoj de fremdlandaj investantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin