OEKD anticipas ekonomian kreskon de 3,8% kaj 3,9% en 2018 kaj 2019 respektive

(GMT+08:00) 2018-05-31 13:16:24     Redaktoro:Yu

La Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado merkrede publikigis la jaran raporton pri tutmondaj ekonomiaj perspektivoj. Ĝi prognozis, ke la monda ekonomio kreskos per 3,8 procentoj kaj 3,9 procentoj en 2018 kaj 2019 respektive.

La raporto diris, ke malstriktaj monplitikoj kaj fiskaj politikoj fariĝos la ĉefaj motoroj de la tutmonda ekonomia kresko, tamen se komerca protektismo akriĝos plu, estos damaĝo al investado kaj dungado, kaj la riskoj de ekonomia kresko pliiĝos.

Laŭ prognozo de la organizo, la usona ekonomio kreskos per 2,9 procentoj kaj 2,8 procentoj en 2018 kaj 2019 respektive; la japana ekonomio atingos 1,2 procentojn en ambaŭ jaroj; la eŭrozona ekonomio atingos 2,2 procentojn kaj 2,1 procentojn respektive; la hinda ekonomio 7,4 procentojn kaj 7,5 procentojn; kaj la brazila ekonomio 2 procentojn kaj 2,8 procentojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin