Novaĵoj (Majo 31)

(GMT+08:00) 2018-05-31 17:13:18     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 31-a de majo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio kaj Laoso konsentis antaŭenigi konstruadon de komunumo kun komuna estonteco; Japana-usona pintkunveno okazos la 7an de junio en la Blanka Domo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio kaj Laoso merkrede konsentis antaŭenigi la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco por atingi novajn rezultojn.

La konsento estis atingita dum la interparolado inter ĉina prezidanto Xi Jinping, kiu estas ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kaj laosa prezidanto Bounnhang Vorachit, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Laosa Popola Revolucia Partio, en Pekino.

Xi rememoris siajn renkontiĝojn kun Bounnhang en la lastaj jaroj, dirante, ke multaj konsentoj inter la du flankoj estas efektivigataj aktive kaj efike, alportante efektivajn profitojn al ambaŭ popoloj. Xi diris, ke la du flankoj atingis gravan konsenton pri konstruado de la komunumo de komuna estonteco kun strategia graveco, kio ludis gravan rolon en la disvolviĝo de rilatoj inter la du partioj kaj inter la du landoj. Xi rimarkigis, ke duflankaj rilatoj estas en sia plej bona periodo de la historio kaj eniris la novan etapon de disvolvado. Xi instigis ambaŭ flankojn koncentri energion sur la konstruadon de ĉina-laosa komunumo kun komuna estonteco kaj antaŭenigi sian transformiĝon de koncepto al agado, kaj de vizio al realaĵo. Xi aldonis, ke la du flankoj devas fari grandajn klopodojn por antaŭenigi kunlaboron en gravaj projektoj sub la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo, plibonigi la popolan vivtenon kaj plifortigi kunlaboron en redukto de malriĉeco kaj labori kune por formi novan modelon de ĉina-laosa kunlaboro.

Bounnhang laŭdis la gravan rolon de Ĉinio en internaciaj kaj regionaj aferoj kaj ĝian elstaran kontribuon al paco kaj evoluo de Nordorient-Azio kaj la mondo. Li esprimis dankon al Xi pro la subteno kaj helpo de Ĉinio al Laoso.

La Ŝtata Konsilio decidis merkrede en administra kunveno prezidata de ĉefministro Li Keqiang, ke Ĉinio plu reduktos tarifojn sur importitaj ĉiutagaj konsumaĵoj ekde la 1a de julio.

La averaĝa tarifo por vestoj, ŝuoj kaj ĉapeloj, kuiriloj kaj sportaj kaj korpokonstruaj ekipaĵoj estos reduktita de 15,9% ĝis 7,1 procentoj, kaj por hejmaj aparatoj, kiel ekzemple lavmaŝinoj kaj fridujoj, de 20,5% ĝis 8%.

Laŭ deklaro publikigita post la kunveno, la averaĝa tarifo por kulturitaj kaj kaptitaj akvaj produktoj kaj prilaboritaj manĝaĵoj, kiel ekzemple minerala akvo estos reduktita de 15,2% ĝis 6,9%. La averaĝa tarifo por detergantoj, kosmetikaĵoj, kiel ekzemple haŭtzorgaj kaj harzorgaj produktoj, kaj iuj medicinaj kaj sanzorgaj produktoj estos reduktita de 8,4% ĝis 2,9%.

La deklaro diris, ke Ĉinio lanĉos serion da rimedoj por krei pli justan, pli travideblan kaj pli facilan investmedion por eksterlandaj financaj kompanioj, inkluzive de malstreĉado de merkata aliro, faciligo de investo kaj pli bona protekto de leĝaj interesoj de fremdlandaj investantoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris marde en regula gazetara konferenco, ke kunlaboro pri la ĉina-pakistana ekonomia koridoro ne influas la starpunkton de Ĉinio pri la demando de Kaŝmiro.

Estas raporto, ke lastatempe Pakistano publikigis dekreton aneksi la regionon Gilgit-Baltistan al la federacia sistemo, farante ĝin la kvina provinco de la lando, kaj Hindio protestis kontraŭ aneksado de la disputata regiono. La pakistana decido celas antaŭenigi la konstruadon de la ekonomia koridoro.

Responde al ĉi-rilata demando, Hua diris, ke la demando de Kaŝmiro estas historia problemo inter la du landoj kaj devas esti konvene traktita de la du landoj mem per dialogo kaj konsiliĝo. Ĉinio kelkfoje asertis, ke la ĉina-pakistana ekonomia koridoro estas kunlabora kadro, starigita de Ĉinio kaj Pakistano por duflanka longtempa kunlaboro en diversaj kampoj, kaj celas helpi plibonigon de infrastrukturo kaj la popola vivo kaj akceli lokan ekonomian kaj socian disvolviĝon.

La artfestivalo de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) malfermiĝis merkrede en Pekino. La malferma ceremonio de la festivalo, gastigita de la ĉina Ministerio pri Kulturo kaj Turismo, okazigis koncerton de popola muziko en Poly-Teatro de Pekino. Luo Shugang, ĉina ministro pri kulturo kaj turismo, diris en la malferma ceremonio, ke la festivalo ebligas al diversaj landoj montri siajn proprajn kulturojn, akceli la tradician amikecon kaj plifortigi interpopolajn interŝanĝojn.

Krom la koncerto, kiu inkludis prezentadojn de popolaj orkestroj el Ĉinio, Kirgizio, Rusio kaj Uzbekio, okazos ankaŭ popola dancado vendrede en Pekino. La festivalo daŭras ĝis vendredo, kun multaj aliaj aranĝoj, inkluzive de artaj interŝanĝoj kaj fotoekspozicio.

Proparolanto de la Blanka Domo, Sarah Sanders, anoncis marde, ke usona prezidento Donald Trump kaj japana ĉefministro Shinzo Abe okazigos pintkunvenon en la Blanka Domo en la 7a de junio. Ankaŭ japana ministro pri eksterlandaj aferoj Taro Kono anoncis merkrede, ke la japana flanko faras preparon por la japana-usona pintkunveno, kiu okazos en Vaŝingtono en la 7a de junio.

Analizantoj opiniis, ke la rekta intertraktado inter usona prezidento kaj japana ĉefministro post la granda ŝanĝiĝo de la situacio en la Korea Duoninsulo celas montri la firmecon de la usona-japana alianco. La du gvidantoj interŝanĝos opiniojn kaj akordigos starpunktojn por instigi la Korean Demokratian Popolan Respublikon rezigni disvolvadon de nukleaj armiloj kaj misiloj.

La retejo de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis avizon, anoncante, ke ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov ĵaŭde faros oficialan viziton al la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR). La plej altaj diplomatoj de la du landoj diskutos pri duflankaj rilatoj kaj interŝanĝos opiniojn pri la situacio en la Korea Duoninsulo kaj aliaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj.

La Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado merkrede publikigis la jaran raporton pri tutmondaj ekonomiaj perspektivoj. Ĝi prognozis, ke la monda ekonomio kreskos per 3,8 procentoj kaj 3,9 procentoj en 2018 kaj 2019 respektive.

La raporto diris, ke malstriktaj monpolitikoj kaj fiskaj politikoj fariĝos la ĉefaj motoroj de la tutmonda ekonomia kresko, tamen se komerca protektismo akriĝos plu, estos damaĝo al investado kaj dungado, kaj la riskoj de ekonomia kresko pliiĝos.

Laŭ prognozo de la organizo, la usona ekonomio kreskos per 2,9 procentoj kaj 2,8 procentoj en 2018 kaj 2019 respektive, kaj la japana ekonomio atingos 1,2 procentojn en ambaŭ jaroj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin