Wang Yi vokis Ĉinion kaj EU fortigi kunordigon en internaciaj aferoj

(GMT+08:00) 2018-06-02 12:20:40     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris vendrede, ke Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) devas plifortigi strategian komunikadon kaj kunordigon en internaciaj aferoj.

Wang diris en gazetara konferenco kun alta reprezentanto de la EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini, ke Ĉinio kaj la EU, kiel stabiligaj fortoj en la nuna internacia strukturo kaj pozitivaj agantoj en la antaŭenigo de paco kaj evoluigo de la homaro, devas levi historian konscion kaj la senton de surŝultra respondeco de la epoko.

Wang interparolis kun Mogherini antaŭ la gazetara konferenco de la oka Altnivela Strategia Dialogo inter Ĉinio kaj la EU en la stabejo de la unio. Wang rimarkigis, ke tiu ĉi jaro markas la 15an datrevenon de la Ampleksa Strategia Partnereco inter Ĉinio kaj la EU, grava okazo de ambaŭ flankoj por malfermo de novaj perspektivoj.

Rilate internacian komercon, Wang emfazis, ke Ĉinio kaj la EU profitas de ekonomia tutmondiĝo kaj libera komerco, kaj ambaŭ subtenas la multflankan komercan reĝimon bazitan sur reguloj kaj oponas unuflankecon kaj protektismon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin