Trump: Pintkunveno inter Usono kaj KDPR okazos en fiksita dato

(GMT+08:00) 2018-06-02 12:55:25     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump vendrede diris, ke la planita pintkunveno inter li kaj Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) okazos en Singapuro en la 12a de junio.

Trump diris tion al raportistoj post renkontiĝo kun Kim Yong-chol, vicprezidanto de la Centra Komitato de la Korea Laborista Partio. Li diris, ke komunikado kun la KDPR estas procezo, kaj estas pozitiva tendenco, ke la du flankoj konstruas rilatojn. Trump aprezis la rolon, kiun ludis Ĉinio en antaŭenigo de intertraktado inter Usono kaj la KDPR.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin