Ĉina kaj belga ministroj pri eksterlandaj aferoj diskutis pri protekto de libera komerco

(GMT+08:00) 2018-06-03 12:55:42     Redaktoro:Yu

La plej altaj diplomatoj de Ĉinio kaj Belgio vendrede renkontiĝis por diskuti pri duflankaj klopodoj por defendo de multflankeco kaj la tutmonda reĝimo de libera komerco.

Vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun belga vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Didier Reynders en la palaco Egmont en Bruselo. Wang diris, ke la disvolviĝo de duflankaj rilatoj suriris rapidan koridoron, post kiam la du landoj starigi ampleksan partnerecon de amikeco kaj kunlaboro en 2014. Altnivelaj interŝanĝoj, pragmata kunlaboro kaj interpopolaj interŝanĝoj estis plifortigitaj dum la lastaj jaroj. Wang diris, ke la du landoj devas plu respekti unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, grandigi duflankan komercon kaj investadon, serĉi sinergion inter la iniciato Zono kaj Vojo kaj la evoluiga strategio de Belgio por malfermi novajn perspektivojn de kunlaboro.

Reynders rememoris siajn plurajn vizitojn al Ĉinio, dum kiuj li vidis la grandajn atingojn de la reformo kaj malfermo de Ĉinio. Li diris, ke Belgio atribuas grandan gravecon al la pliiĝanta tutmonda influo de Ĉinio, aplaŭdas la ĉinan iniciatopn Zono kaj Vojo, kaj bonvenigas pli da investo el ĉinaj entreprenoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin