Araba Ligo kondamnas usonan vetoon kontraŭ rezolucio pri protekto de palestinanoj

(GMT+08:00) 2018-06-03 13:41:11     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la Araba Ligo Ahmed Aboul-Gheit sabate publikigis deklaron, kondamnante la vetoon de Usono kontraŭ la projekto de rezolucio de la Sekureca Konsilio de la UN pri protekto de palestinanoj.

Aboul-Gheit diris, ke la lastatempaj perfortaj konfliktoj ĉe la landlimo de Gazao kaŭzis gravajn perdojn de vivoj de palestinanoj, sed Usono obstine malhelpis la Sekurecan Konslion adopti ĉiujn projektojn de rezolucioj, kiuj eble povus fini sangan konflikton, kio ebligas al Israelo efektivigi plu la politikon de maljusta persekutado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin