Ĉinio esperas konstantan pacon en la korea duoninsulo

(GMT+08:00) 2018-06-04 20:39:40     Redaktoro:Xiong

La 4an de junio Hua Chunying, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en Pekino, ke lastatempe la situacio de la korea duoninsulo trovis mildiĝon, kaj videblas la progreso en la pliboniĝo de la rilatoj inter Nord-Koreio kaj Sud-Koreio kaj flanke de la intertuŝiĝo kaj dialogo inter Nord-Koreio kaj Usono, kaj ke Ĉinio esperas, ke Nord-Koreio kaj Sud-Koreio daŭrigos sian dialongon kaj plibonigos la rilatojn, kaj samtempe Ĉinio deziras kaj subtenas, ke Nord-Koreio kaj Usono direktiĝu unu al la alia, donu al si sincerecon reciproke, kaj penu fari la preparan laboron por la renkontiĝo de gvidantoj.

Estas la raporto, ke lastatempe glate iras la kontaktiĝo inter Nord-Koreio kaj Sud-Koreio kaj inter Nord-Koreio kaj Usono, kaj la partioj venis en la akordon pri tio, kiel efektivigi la detalojn de la "Deklaracio de Panmunjom", kiel establi komunan oficejon por koncernaj aferoj, kiel okazigi intertraktadon pri milito, sporto kaj ruĝa kruco, kaj simile.

En tiutaga gazetara konferenco Hua Chunying diris:

"Ĉinio jam plurfoje emfazis, ke la duoninsulo renkontas historian ŝancon malofte trovitan, kaj la sennukleigo de la duoninsulo kaj la konstanta paco sur ĝi dependas ĉefe de la renkontiĝo de nordkorea kaj usona gvidantoj. Ĉinio esperas, ke Nord-Koreio kaj Sud-Koreio daŭrigos sian dialongon kaj plibonigos la rilatojn, kaj samtempe Ĉinio deziras kaj subtenas, ke Nord-Koreio kaj Usono direktiĝu unu al la alia, donu al si sincerecon reciproke, kaj penu fari la preparan laboron por la renkontiĝo de gvidantoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin