Khamenei ordonis fari preparadon por riĉigo de uranio

(GMT+08:00) 2018-06-05 11:32:47     Redaktoro:Selena

La plej alta gvidanto de Irano, Ayatollah Ali Khamenei, lunde ordonis la Atom-Energian Organizon de Irano fari preparon por la riĉigo de uranio ĝis la nivelo de 190 000 separaj laborunuoj.

Khamenei publikigis la ordonon en televida parolado dum ceremonio okazigita ĉe la Maŭzoleo de Imamo Khomeini en suda Tehrano por memorfesti la 29an datrevenon de la forpaso de Imamo Khomeini, fondinto de la islama respubliko.

En julio de 2015, Irano kaj ses grandaj landoj (Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio kaj Germanio) subskribis la Komunan Ampleksan Agadplanon. Laŭ la interkonsento, Irano promesis restrikti sian nuklean planon, kaj tiel ĝi ĝuas la rajton pace utiligi nuklean energion, dum la internacia komunumo nuligis sankciojn kontraŭ Irano.

En la 8a de majo, la usona registaro anoncis retiron el la historia interkonsento pri la nuklea demando de Irano kaj rekomencis sankciojn kontraŭ Irano. Irano asertis, ke ĝi portempe restas en la interkonsento por konsiliĝi kun aliaj partioj, tamen se ĝiaj rajtoj difinitaj en la interkonsento ne povus esti protektataj, la Atom-Energia Organizo de Irano rekomencus la riĉigon de uranio sur ajna nivelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin