Ĉefministro Li: Publiko pli multe profitos de Interreto Plus

(GMT+08:00) 2018-06-05 13:43:57     Redaktoro:Yu

Ĉefministro Li Keqiang lunde diris, ke la publiko devas profiti pli multe de la modelo Interreto Plus, kiu emfazas aplikon de interretaj teknologioj en tradiciaj ekonomiaj kaj sociaj sektoroj.

Li faris la alvokon en inspekta vizito al Yinchuan, la ĉefurbo de Ningxia-a Huja Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio. Li diris, ke estas granda potencialo en la utiligo de la reto por plibonigo de ĉefaj kampoj koncernaj al la vivtenado de la publiko, kaj klopodoj devas esti faritaj por ebligi al homoj en regionoj malriĉaj aŭ malabundaj je resursoj ricevi pli bonajn publikajn servojn.

Dum vizito al loka hospitalo, Li eksciis, ke interretaj medicinaj servoj estas alireblaj por ĉiuj komunumoj kaj gubernioj en la regiono. Li eĉ aliĝis al interreta kuraca sekcio inter lokaj komunumaj kuracistoj kaj fakuloj en Pekino.

Li iris al mezlernejo por inspekti la edukon pri Interreto Plus. Li diris, ke la reto povas ebligi al infanoj en malriĉaj regionoj aŭdi lekciojn de supraj instruistoj. Kun vastigo de sciado, la vivo de infanoj ŝanĝiĝos.

Li instigis lokajn registarojn trakti "katenajn problemojn" koncernajn al la informa infrastrukturo en la kamparo, kiel ekzemple malrapida konekto al la interreto kaj manko de monrimedoj, kaj pliigi investojn en tiu ĉi kampo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin