Simpozio pri Xijinping-penso en Ĝenevo

(GMT+08:00) 2018-06-06 19:26:19     Redaktoro:Xiong

La 5an de junio okazis aparta simpozio en la halo de la ĉefa domo al la ĉina reprezentantaro konstanta en Ĝenevo. Kolektiĝis por ĝi reprezentantoj el diversaj organizaĵoj kaj institucioj rezidantaj en Ĝenevo. Ili faris studadon kaj diskutadon pri ĉefa enhavo de la dua volumo de la libro "Xi Jinping: Regado de Ŝtato".

Andrey Vasilyev, plenumanta vicsekretario de la Eŭropa Ekonomia Komitato de UN, diris, ke li jam legis ĉefe tiun parton de la dua volumo, kiu koncernas internacian kunlaboron. La libro profunde impresas lin, precipe pri ĉi-rilata enhavo.

"Kun granda ĝojo mi trovas, ke en la libro "Xi Jinping: Regado de Ŝtato" oni promesas plenumi la tagordon de la daŭripova evoluigo 2030 de UN. Tiu UN-tagordo por elimini paŭperismon en la mondo estas ege grava, kaj por atingi la celon necesas internacia kunlaboro kaj ankaŭ klopodado de aparta lando en propra teritorio."

Samol Ney, kamboĝa reprezentanto en Ĝenevo, asertis, ke ĉiu lando havas sian staton, Kamboĝo ne povas rekte transpreni la modelon de Ĉinio, sed povas lerni spertojn de Ĉinio.

Ankaŭ Farukh Amil, pakistana reprezentanto en Ĝenevo, opiniis, ke Pakistano lernas de Ĉinio en multaj flankoj, tamen ĝi ne imitas la modelon de Ĉinio senŝanĝe.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin