Franca prezidento vokis konservi iranan nuklean interkonsenton

(GMT+08:00) 2018-06-06 16:08:46     Redaktoro:Yu

Dokumentoj, lunde liveritaj de la franca prezidentejo, montris, ke franca prezidento Emmanuel Macron publike diris tiutage post renkontiĝo kun israela ĉefministro Benjamin en Parizo, ke la irana nuklea interkonsento subskribita en 2015 devas esti konservata, kaj ĝi devas esti ankaŭ plibonigita.

Macron diris en gazetara konferenco, ke Francio ĉiam metas la regionan sekurecon sur la unuan lokon rilate al la irana nuklea demando. Li ripetis, ke la enhavoj, kiuj devas esti aldonitaj al la interkonsento, inkluzivas tri erojn: kontrolado de la irana nuklea aktiveco post 2025, la irana plano pri misiloj kaj manifestiĝo de Irano en la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin