Novaĵoj (Junio 06)

(GMT+08:00) 2018-06-06 17:10:21     Redaktoro:邱杰明

   

  Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 6-a de junio, merkrede. Hodiaŭ unue ni disaŭdigos al vi intervjuon de Ĉina Komunikila Grupo kun rusa prezidento Vladimir Putin. Nun bonvole aŭskultu la intervjuon.

 

   La 31an de majo en Kremlo, antaŭ sia ŝtata vizito al Ĉinio kaj ĉeesto al la 18a Kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Qingdao, rusa prezidento Vladimir Putin estis ekskluzive intervjuita de Shen Haixiong, ĝenerala direktoro de Ĉina Komunikila Grupo. Putin priskribis la perspektivojn de rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio kaj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) post grandigo de la membraro. Bonvolu aŭskulti detalan raporton.

(sunregistro 1)

 "Estimata prezidento Vladimir Putin, dankon por via ekskluziva  intervjuo kun Ĉina Komunikila Grupo!"

  Tio estis la unua ekskluziva intervjuo de Putin kun fremdlanda komunikilo de post la komenciĝo de lia nova oficperiodo kiel prezidento en majo kaj ankaŭ la unua ekskluziva intervjuo kun ĉina komunikilo en Kremlo. Putin unue esprimis siajn plej bonajn dezirojn al la ĉina popolo kaj deziris feliĉon kaj bonfarton al ĉiuj familioj en Ĉinio. Li diris, ke Rusio atribuas grandan gravecon al rilatoj kun Ĉinio kiel fidinda partnero, aliancano kaj amiko. Li diris, ke Rusio kaj Ĉinio, najbaroj unu por la alia, establis unikajn rilatojn surbaze de reciproka profito en la mondo. La Traktato de Bona Najbareco, Amikeco kaj Kunlaboro, kiun subskribis la du landoj en 2001, metis fundamenton por la domego de duflankaj rilatoj. Multaj konsentoj pri konstruado de landoj kaj traktado de popoloj kunligas la du landojn.

(sunregistro 2)

"Kio estas la plej grava, se ni citas la parolojn de prezidanto Xi Jinping? Kiel prezidanto Xi parolis? Tio ja estas plibonigi la vivon de la popolo. Estas multaj vojoj al atingo de celoj, sed komunaj estas la celoj. Krom plibonigo de la vivo de niaj civitanoj, Rusio ne havas duan celon. Tial, ankaŭ ni pensas, kiel ni konstruas rusa-ĉinajn rilatojn, kaj kiel ni povas atingi tiujn celojn kaj certigi la eksteran sekurecon. Ni devas intensigi konstruadon de novtipa ekonomio subtenata de moderna novigo, cifereca ekonomio, genteknologio kaj bazita sur moderna administrado de harmonia socio, ŝtato kaj ekonomio. Mi kredas, ke ni akiros novajn rezultojn, se ni klopodos."

Tiu ĉi jaro markas la 5an datrevenon de la iniciato Zono kaj Vojo. En majo de 2015, ĉina kaj rusa ŝtatestroj subskribis komunan deklaron, komencante la procezon de la integriĝo de la iniciato Zono kaj Vojo kaj la rusa Eŭrazia Ekonomia Unio. En la pasintaj tri jaroj, kunlaboro inter la du landoj en akordigo de evoluigaj strategioj atingis rimarkindajn rezultojn, precipe en grandaj projektoj koncernaj al energio, trafiko kaj aerokosmo.

Putin alte taksis la iniciaton Zono kaj Vojo, kiun proponis prezidanto Xi, dirante, ke ĝi estas utila, grava kaj promesplena. Li akcentis, ke Rusio delonge subtenas la iniciaton, kaj la akordigo de evoluigaj strategioj povas plu ekspluati potencialon de kunlaboro inter la du landoj. En la pasinta jaro, la totala kvanto de komerco inter Ĉinio kaj Rusio kreskis ĝis 87 miliardoj da usonaj dolaroj. Putin esperis subteni la bonan kreskon.

Post kelkaj tagoj malfermiĝos la Pintkunveno de la ŜKO en la ĉina urbo Qingdao. Tio estos la unua kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la ŜKO post grandigo de la membraro de la organizo. Putin diris, ke la ŜKO jam fariĝis tutmonda organizo post grandigo de la membraro, kaj li plene fidas pri la estonteco de la organizo.

(sunregistro 3) 

"Kompreneble, ni ne estas por kontraŭstari al aliaj landoj, sed estas por garantii ampleksan kaj multdimensian kunlaboron inter niaj landoj kaj inter aliaj landoj kaj liveri necesajn kondiĉojn por kunlaboro malgraŭ tio, ke tiuj landoj troviĝas ie ajn kaj sur iu ajn kontinento. Unuigo de fortoj de tiuj landoj sendube estas grava faktoro por nia propra disvolvado kaj fariĝos grava faktoro influanta la mondan situacion. Mi kredas, ke tio estos pozitiva faktoro."

Antaŭ la ĉeesto al la Pintkunveno de la ŜKO, Putin faros ŝtatan viziton al Ĉinio laŭ la inivito de prezidanto Xi. Ekde 2013, la du ŝtatestroj havis tre oftajn kontaktojn. Pli ol 20 renkontiĝoj inter Putin kaj Xi fariĝis fokusoj de la tutmonda atento. Putin menciis en la intervjuo iujn detalojn de iliaj kontaktoj kaj sian impreson pri Xi. Li diris, ke Xi estas la ununura ŝtata gvidanto, kiu akompanis lin festi la naskiĝtagon. Ili kune trinkis vodkon kaj manĝis kolbason. Putin diris, ke Xi estas taŭga partnero kaj fidinda amiko por li.

(sunregistro 4)

"Tiam, ni finis la tuttagan laboron, kaj Xi akompanis min por festi mian naskiĝtagon. Li estas afabla kaj sincera, kaj samtempe li estas ankaŭ tre fidinda partnero. Same kiel multaj aliaj ŝtatgvidantoj li ĉiam klopodas atingi maksimuman rezulton kaj labori por la bonfarto de la popolo. Li estas tre eminenta persono kaj ŝatas analizi demandojn, kaj estas interese diskuti internaciajn kaj ekonomiajn demandojn kun li."

Dum la Pintkunveno de la Grupo 20 en Hangzhou en 2016, Putin donacis al Xi keston da glaciaĵo, portitan el Rusio. Tiu kortuŝa okazaĵo estis parolata de multaj homoj kun plezuro. Responde al la demando, kian donacon li portos al Xi por ĉi tiu fojo, Putin ridis kaj diris, ke estas certe, tamen tio estas ankoraŭ sekreto.

 Shen Haixiong, ĝenerala direktoro de Ĉina Komunikila Grupo, diris en la intervjuo, ke la novkomunikila aplikaĵo Ĉina-Rusa Fraptitolo de Ĉina Radio Internacia organizis la retan forumon "Kiu estas fano de Putin", kaj dum semajno ĝi altiris pli ol dek milionojn da retanoj. En la nomo de ĉinaj retanoj, li starigis kelkajn interesajn demandojn al Putin, kaj la lasta respondis ĉiujn demandojn.

(sunregistro 5)

"Kiu teamo ĉampioniĝos en la baldaŭa Mondpokala Konkurso de Internacia Federacio de Futbala Asocio laŭ vi?

Estas tre malfacile diri, ĉar multaj landoj eble ĉampioniĝos, ekzemple latin-amerikaj Argentino kaj Brazilo.

Kiu futbalisto plej plaĉas al vi?

Mi plej ŝatas Lev Yashin el rusaj kaj sovetiaj futbalistoj kaj Pele el fremdlandaj futbalistoj, kaj ankaŭ Maradona plaĉas al mi.

Kiujn sportojn vi ankoraŭ praktikas? Kiom longe vi ekzercas vin en ĉiu tago?

Mi faras korpan ekzercadon ĉiutage dum 2 ĝis 2 horoj kaj duono. Mi ekzercas min per aparatoj aŭ naĝas, kaj se estas sub la akompano de trejnisto, mi praktikas ankaŭ ĵudon, kaj foje ankaŭ glacihokeon."

Dum la ekskluziva intervjuo, Putin parolis ankaŭ pri rilatoj inter Rusio kaj okcidentaj landoj, la demando de la Korea Duoninsulo kaj aliaj tiklaj internaciaj demandoj. Rilate al sankcioj de okcidentaj landoj kontraŭ Rusio, Putin diris, ke ĉiuj kontraŭleĝaj restriktoj, kaj politikoj damaĝantaj la mondan ekonomian disvolvadon estos forigitaj. Li esperis, ke la rusaj rilatoj kun okcidentaj landoj estos normaligitaj en ia maniero. Parolante pri la demando de la Korea Duoninsulo, li diris, ke Rusio kaj Ĉinio havas tre similan aŭ tute saman starpunkton, nome sennukleigi la duoninsulon kaj forigi regionan streĉecon. 

 

Nun ni finu nian raporton. Koran dankon pro via aŭskulto!

 

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin