Li Zhanshu: Ĉinio volas kunlabori kun Kirgizio en la "Zono kaj Vojo"

(GMT+08:00) 2018-06-07 20:20:54     Redaktoro:Xiong

La 7an de junio Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK) de Ĉinio en Pekino intervidiĝis kun la kirgiza prezidento Genbe Kopf, tiam li diris, ke NPK volontas kune kun la kirgiza parlamento doni efikan leĝan garantion al la kunlaboro de la "Zono kaj Vojo" kaj fari, ke la ĉina-kirgiza plenampleksa strategia partnereco evoluu en pli alta nivelo.

Li Zhanshu diris, ke prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Genbe Kopf kune altigis la ĉina-kirgizan rilaton al plenampleksa strategia partnereco kaj enkondukis la ĉina-kirgizan rilaton en novan epokon, kaj ke la ĉina Nacia Poploa Kongreso volontas kune kun la kirgiza parlamento doni efikan leĝan garantion al la kunlaboro de la "Zono kaj Vojo", batali kontraŭ "tri fortoj" kiel "E-Turkestano", kaj fari, ke la ĉina-kirgiza plenampleksa strategia partnereco evoluu en pli alta nivelo.

Genbe Kopf rimarkigis, ke la rilato kun Ĉinio estas privilegia direkto de Kirgizio, kiu volontas plifortigi kunlaboron en la batalado kontraŭ "tri fortoj", subteni la iniciaton "Zono kaj Vojo" kaj aprobi interŝanĝon de la dulandaj leĝdonaj organoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin