Ĉinio klopodas plibonigi merkatan superrigardon

(GMT+08:00) 2018-06-07 11:31:32     Redaktoro:Yu

Ĉinio merkrede anoncis rimedojn por fortigi merkatan superrigardon per plibonigo de leĝobeigo kaj publikigo de informoj.

Deklaro publikigita post kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang, diris, ke merkatkontrolaj institucioj hazarde elektos celojn kaj leĝobeigajn oficistojn por surloka inspekto kaj ĝustatempe publikigos informojn.

La deklaro diris, ke la nova praktiko kovros ĉiujn rutinajn registarajn inspektojn, kaj komuna kontrolo estos fortigita por redukti multtavolajn respondecojn. Ĉiuj rilataj registaraj institucioj estis petitaj fari reguligajn novigojn, kiuj helpas akceli justecon kaj efikecon de la merkato.

Ĉinio delonge antaŭenpuŝas pli unuigitan kaj efikan merkatreguligon, kun la Ŝtata Administrado por Merkata Reguligo establita en marto kiel parto de la reformo de registaraj institucioj.

La kunveno ankaŭ konsentis meti ordon en ĉiun tipon de atestiloj postulataj por la aliro de individuoj kaj entreprenoj al registaraj servoj.

Serio da atestiloj starigitaj de centraj kaj lokaj registaroj estos nuligitaj antaŭ la fino de la jaro, inkluzive de la financa atestilo uzata por akiro de konstruaj permesoj. Ankaŭ atestiloj bazitaj sur leĝo, se anstataŭigeblaj, devas esti forigitaj.

Diversnivelaj registaroj estis petitaj publikigi listojn de nuligitaj kaj aktualaj atestiloj ĝustatempe.

La deklaro diris, ke pli grandaj klopodoj devas esti faritaj por starigi socian kreditsistemon kaj publikigi nigrajn listojn por malpermesi malhonestajn kondutojn kaj pli bone protekti komercajn sekretojn kaj personan privatecon. Enketo pri triapartia kredito estos subtenata.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin