Li Keqiang renkontiĝis kun Nursultan Nazarbayev

(GMT+08:00) 2018-06-08 10:26:53     Redaktoro:Selena

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde posttagmeze renkontiĝis kun kazaĥa prezidento Nursultan Nazarbayev, kiu venis al Ĉinio por ŝtata vizito kaj ĉeesto al la 18a Kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanahaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Qingdao, vokante al la du landoj striktigi ekonomian kunlaboron.

Li diris, ke tiutage prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Nazarbayev faris fruktodonan interparoladon kaj desegnis novan planon pri plua disvolvado de duflankaj rilatoj. Li rimarkigis, ke en la lastaj jaroj, kunlaboro inter Ĉinio kaj Kazaĥio akiris pozitivajn rezultojn en industria produktkapablo. Li asertis, ke Ĉinio esperas plifortigi kunlaboron kun la najbara lando en la kampoj de infrastruktura konstruado, energio, resursoj, komerco de agrikulturaj produktoj, kaj financo. Li ankaŭ vokis akceli kunordigon en la kadro de la ŜKO por profitigi landojn kaj popolojn en la regiono.

Nazarbayev diris, ke Kazaĥio estas grava partnero de konstruado de la iniciato Zono kaj Vojo kaj volas akordigi siajn disvolvajn strategioj kun Ĉinio kaj antaŭenigi duflankan kunlaboron en kampoj de industrio, investado, novigo, agrikulturo, energio kaj financo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin