Al Xi Jinping kaj Putin okazas interparolado en Pekino

(GMT+08:00) 2018-06-08 20:44:46     Redaktoro:Xiong

La 8an de junio, en la Granda Halo de Popolo, okazis interparolado al la ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la rusa prezidento Vladimir Putin. La du ŝtatestroj unuanime konsentis, tenante la ideon pri amikeco de generacio al generacio kaj la spiriton de strategia kunagado, plifortigi kunlaboron en diversaj kampoj kaj lasi la rilatojn inter Ĉinio kaj Rusio en la nova epoko realigi pli grandan evoluadon sur alta nivelo.

Xi Jinping refoje gratulis al Putin, ke li komencis sian novan mandaton, kaj laŭdis, ke Putin elektis Ĉinion kiel la unuan landon de li vizitatan post sia nova enoficiĝo.

Putin diris, ke profunde disvolvi la rusa-ĉinan plenampleksan strategian partnerecon kun Ĉinio estas la privilegia direkto de la rusa diplomatio. Putin asertis, ke la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio jam atingis la plej bonan nivelon en la historio kaj fariĝis ekzemplo por la rilatoj inter lando kaj lando en la mondo, kaj ĝi faris gravan kontribuon por la internacia paco, sekureco kaj stabileco.

Post la interparolado la du ŝtatestroj kune subskribis "Komunan Deklaracion de Ĉinio kaj Rusio" kaj ĉeestis subskribon de pluraj duflankaj dukumentoj pri kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin