Rusio ne hastas normaligi rilatojn kun okcidentaj landoj

(GMT+08:00) 2018-06-08 15:05:29     Redaktoro:Yu

Rusio ĵaŭde okazigis la 16an rektan televidan elsendon "Konekto kun Vladimir Putin". Prezidento Putin respondis demandojn de la publiko pri internaj kaj eksteraj aferoj de Rusio. Li diris, ke Rusio ne hastas normaligi siajn rilatojn kun okcidentaj landoj, kaj ke rusaj trupoj ne povos sin retiri el Sirio en la proksima estonteco.

Putin diirs, ke li havas neniun atendon pri normaligo de rusaj rilatoj kun okcidentaj landoj, kaj tio, kion Rusio devas fari, estas protekti siajn interesojn, kaj okcidentaj landoj iom post iom konscios la gravecon de normaligo de rilatoj kun Rusio. Li akcentis, ke Rusio ne povos retiri siajn trupojn el Sirio en la proksima estonteco, kaj la militaj agadoj de Rusio plibonigis la lokan sekurecan situacion. Li aldonis, ke la rusa ekonomia situacio estas stabila kaj tendencas al plibonigo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin