NATO establos novajn komandejojn en Usono kaj Germanio

(GMT+08:00) 2018-06-08 15:10:58     Redaktoro:Yu

Jens Stoltenberg, ĝenerala sekretario de Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) diris ĵaŭde, ke ministroj pri defendo de la organizo konsentis establi du novajn komandejojn en Usono kaj Germanio.

Stoltenberg anoncis en gazetara konferenco post la ministra kunveno, ke la nova komandejo de komuna armeo por Atlantiko troviĝos en Norfolk en Usono, kaj alia nova komandejo estos establita en Ulm, Germanio.

Ministro pri defendo de NATO decidis konstrui komandejojn por helpi protekton de transatlantikaj maraj linioj, kaj subteni loĝistikon kaj militan moviĝon ene de Eŭropo en sia lasta kunveno.

La ministroj kunvenas ĵaŭde kaj vendrede por preparo de la venonta pintkunveno de NATO en julio. Ili diskutos militan pretecon, dividon de ŝarĝo, kunlaboron inter NATO kaj la EU, kaj aliajn temojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin