Trump esprimis sian volon inviti Kim de KDPR al Usono

(GMT+08:00) 2018-06-08 15:12:24     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump diris ĵaŭde, ke li volas inviti Kim Jong Un, la plej altan gvidanton de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), viziti Usonon por plua intertraktado, se ilia pintkunveno en Singapuro bone iros.

Trump faris la rimarkojn en komuna gazetara konferenco en la Blanka Domo kun vizitanta japana ĉefministro Shinzo Abe. Trump diris, ke la persona letero de Kim al li estis tre varma kaj agrabla, kaj li tre aprezas ĝin.

La usona prezidento diris ankaŭ, ke li ŝatas vidi la normaliĝon de duflankaj rilatoj post solviĝo de la reciproka maltrankvilo. Parolante pri la usona kampanjo de "maksimuma premo" kontraŭ la KDPR, Trump diris, ke li ne plu uzos la terminon nun. Ĉu li reuzos ĝin en la estonteco? Tio dependas de la intertraktado, kaj la usona kampanjo ne ŝanĝiĝis.

Li aldonis, ke li estas plene preta por foriri el la singapura renkontiĝo, se ĝi ne povus bone iri, kiel li anoncis retiron el la irana nuklea interkonsento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin