Xi Jinping prezidas interparoladon de malgranda skalo

(GMT+08:00) 2018-06-10 09:34:58     Redaktoro:Selena

La 18a Kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanahaja Kunlabora Organizo (ŜKO) dimanĉe antaŭtagmeze malfermiĝis en Qingdao, urbo de la ĉina orienta provinco Shandong. Gvidantoj de 8 membroŝtatoj unue ĉeestas malgrandskalan interparoladon, kiun prezidas ĉina prezidanto Xi Jinping.

La pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Qingdao estas la unua pintkunveno kun la ĉeesto de gvidantoj de la 8 membroŝtatoj post grandigo de la membraro de la organizo. Dum la kunveno, diversaj flankoj interŝanĝos opiniojn pri la nuna stato kaj perspektivo de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), kunlaboroj en diversaj kampoj en la nova situacio kaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj. Gvidantoj de membroŝtatoj subskribos kaj publikigos Qingdao-Deklaracion kaj aprobos pli ol dek dokumentojn pri kunlaboroj en sekureco, ekonomio kaj kulturo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin