Ĉinio kaj Irano plifortigos pragmatan kunlaboron

(GMT+08:00) 2018-06-11 12:19:27     Redaktoro:Selena
Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia irana paralelulo Hassan Rouhani dimanĉe konsentis plifortigi pragmatan kunlaboron inter la du landoj.

La du gvidantoj atingis la konsenton dum intertraktado post ĉeesto al la 18a pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Qingdao, ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Shandong.

Xi bonvenigis Rouhani viziti Ĉinion kaj ĉeesti la pintkunvenon de la ŜKO en Qingdao. Xi diris, ke li faris ŝtatan viziton al Irano en 2016, kaj dum la vizito Ĉinio kaj Irano establis ampleksan strategian partnerecon. Ĉinio volas labori kun Irano por kune antaŭenigi stabilan kaj longedaŭran disvolvadon de la ampleksa strategia partnereco.

Xi montris, ke la Komuna Ampleksa Agadplano estas grava rezulto de multflankismo, kiu helpas protekti pacon kaj stabilecon de Mez-Oiento kaj internacian sistemon pri nuklea nedisvastigo, kaj devas esti plu efektivigata.

Rouhani esprimis gratulon pro sukceso de la pintkunveno de la ŜKO en Qingdao. Li diris, ke Irano volas profundigi pragmatan kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj kaj bone efektivigi la duflankan interkonsenton pri komuna konstruado de la iniciato Zono kaj Vojo. Nun la irana nuklea interkonsento alfrontas defiojn, kaj Irano esperas, ke la internacia komunumo, inkulzive de Ĉinio, ludos pozitivan rolon por konvene trakti koncernajn problemojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin